Arbaraj fratoj

Arbaraj fratoj
grupo de homoj
rezisto
kvazaŭmilitistaro Redakti la valoron en Wikidata
partizano
Komenco 1940 vd
Fino 1957 vd
Ideologio

ultranaciismoantikomunismo • kontraŭ-Sovetiismo • kontraŭkoloniismo

vdr

La Arbaraj fratoj (estone metsavennad, latve mežabrāļi, litove miško broliai) estis estonaj, latvaj, kaj litovaj batalantoj, kiuj dum kaj post la Dua Mondmilito batalis kiel partizanoj aŭ geriloj kontraŭ la enmarŝo kaj okupo de siaj landoj fare de la Sovetunio. La nomo arbaraj fratoj estis uzata jam fare de la partizanoj dum la rusia revolucio de 1905.

Kvankam la sekreta servo de la aliancanoj apogis ilin logistike fine de la 1940-aj jaroj, la perfido de Kim Philby kaj aliaj spionoj malvualigis plimulton de la batalanta reto. La batalo inter la sovetaj fortoj daŭris dum jarcento kaj kaŭzis morton de ĉ. 50.000 personoj el 170 mil batalantaj. La kontraŭstaro estis la plej bone organizita en suda Latvio (Dzūkija), kie partizanoj en 1949 akiris regadon pri areo. En la urboj la partizanoj ne havis influon kaj apogon.

La partizanoj ofte konfiskis nutradon por sin vivteni, atakis komunistojn, elektrajn instalaĵojn.

La soveta potenco venkis la partizanojn en 1952-53, post kiam oni anoncis amnestion post morto de Stalin. Kelkaj unuopuloj plu kaŝis sin.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search